Somerset House
Somerset House | |||
---|---|---|---|
Somerset House | |||
konstruaĵo vidindaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | georga arkitekturo • novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | William Chambers vd | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Civito de Vestminstro | ||
Adreso | Strand, London WC2R 1LA | ||
Situanta sur | Strand | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 30′ 40″ N, 0° 7′ 4″ U (mapo)51.511111111111-0.11777777777777Koordinatoj: 51° 30′ 40″ N, 0° 7′ 4″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Somerset House and King's College Old Building (en) vd | ||
Retejo | http://www.somersethouse.org.uk/ | ||
Domo Somerset (angle Somerset House) estas granda konstruaĵo situanta sur la suda flanko de la Strand en centra Londono, sur la norda bordo de la Rivero Tamizo, kontraŭe al la Nacia Teatro. La centra parto de la konstruaĵo konstruita en novklasika stilo estis konstruita inter 1776-1796. La nordaj kaj sudaj aloj de la konstruaĵo estis konstruitaj en viktorina stilo [1][2]. La konstruaĵo estas nomita laŭ konstruaĵo de tiu nomo kiu staris sur la sama loko antaŭe, du jarcentojn pli frue.
Tiu estas unu el la grandaj historiaj konstruaĵoj de Britio. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento fare de Siro William Chambers, sur Tudor- epoka palaco, ĝi origine gastigis registarajn oficejojn, klerajn societojn kaj la Ŝiparmean Oficejon [3].
En 1604, la Traktato de Londono estis subskribita en la origina Tudor- palaco, finante la Anglo-Hispanan Militon de 1585-1604. La kondiĉoj de la traktato estis favoraj al la Hispana Imperio, kontraŭ la devontigo ne provi restarigi Katolikismon en la Regno de Anglio.
Lastatempe, danke al investo de 48 milionoj £, Somerset House fariĝis hejmo de kelkaj muzeoj, restoracioj kaj kafejoj. Du el la plej konataj muzeoj estas la Courtauld Instituto de Arto kaj la Gilbert Collection of Decorative Arts. Ĝi ankaŭ estas la ĉefsidejo de la Reĝa Societo de Literaturo. La orienta alo de la konstruaĵo estas parto de King's College London.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Humphreys (2003), pp. 165–166
- ↑ Somerset House Trust (2010), Annual Report, Somerset House Trust, p. 3, archived from the original on 2012-06-29, https://web.archive.org/web/20120629080329/http://www.somersethouse.org.uk/documents/sht_audited_accounts_200910.pdf, retrieved 27 February 2013
- ↑ The Victoria Embankment. Alirita 15 February 2015.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Somerset House – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)